Oturum açma

Beni hatırla

SÖZLÜK VORTARO*

Sözlüğü açmak için yukarıdaki butona basın. "Yardım Sayfaları"nda sözlüğün kullanımı ile ilgili açıklamalar bulabilirsiniz.

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

HIZLI MESAJ SERVİSİ TUJMESAĜILO*

Eğer tarayıcınızda Flash desteği yüklüyse, bu hızlı mesaj servisi sayesinde diğer lernu! kullanıcıları ile konuşabilirsiniz. Mesaj servisini çalıştırmak için yukarıdaki butona basın. "Yardım Sayfaları"nda daha detaylı bilgi bulabilirsiniz.

Helpo * *

Traduko de ĉi tiu parto de lernu! ne estas ĝisdata en tiu ĉi lingvo.
Ĝisdataj estas la jenaj lingvoversioj: eo ar bg ca cs da de el en es fa fi fr he hr hsb hu it ja ko lt nl no pl pt ru sk sl sv uk vi zh-cn zh-tw

L. Zamenhof 1859-1917

L.Zamenhof Zamenhof elkreskis en multetna urbo, Bjalistoko (kiu nun situas en Pollando) kaj tie ofte spertis kverelojn inter la etnoj. Tiel li ekhavis deziron krei novan lingvon kiu povus funkcii kiel ponto inter la diversaj lingvogrupoj. Dum sia junultempo li multe okupiĝis pri sia lingva projekto kaj kiel 27-jarulo li prezentis ĝin sub la pseŭdonimo "Doktoro Esperanto". Zamenhof estis judo, laboris kiel okulkuracisto kaj havis familion kun pluraj infanoj. Li ankaŭ provis krei "neutralan religion" La Homaranismo sed tiu projekto neniam vere disvastiĝis. Tamen Esperanto neniel havas rilaton al iu religio aŭ sekto. L.Zamenhof






Claude PIRON

Tre grava Esperanto-verkisto kiu verkis librojn en kaj baza lingvaĵo por komencantoj kaj altkvalitajn romanojn. Du el la porkomencantaj verkoj de Piron vi trovas en lernu!, nome: Gerda Malaperis! kaj Vere aŭ Fantazie.

Piron havis specialan talenton pri krei belan lingvaĵon sen multe da malfacilaj/nekutimaj vortradikoj uzante kunmetaĵojn de pli kutimaj vortoj kaj sufiksoj. En sia libro "La Bona Lingvo" li interalie priskribis ĝuste tiujn eblojn en Esperanto.

Piron naskiĝis en 1931 kaj laboris por UN kiel tradukisto dum pluraj jaroj en Novjorko, poste li fariĝis profesoro pri psikologio en Svislando, kie li loĝis ĝis sia morto. Piron ankaŭ laboris por "Monda Organizo pri Sano" en multaj landoj kaj parolis en pluraj lingvoj, interalie la franca, germana, hispana, angla kaj la ĉina. Li diris ke kiam li verkis librojn kaj artikolojn, li sentis sin plej libera uzante Esperanton. Piron mortis la 22-an de januaro, 2008.
Claude Piron