
Sözlüğü açmak için yukarıdaki butona basın. "Yardım Sayfaları"nda sözlüğün kullanımı ile ilgili açıklamalar bulabilirsiniz.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
Kiam vi skribas en lernu! ni rekomendas al vi uzi la "x-stilon" (ekzemple "sx" por "ŝ"). Tiu metodo estas la plej klara kaj krome la sistemo de tiu ĉi paĝaro subtenas ĝin en ekzemple la tujmesaĝilo kaj ekzercoj. Por tajpi literojn kun supersignoj, indas instali la programon Ek! (por Vindozo) aŭ fari kiel estas priskribite ĉi tie (por Linukso). Malsupre vi trovas klarigojn kiel aperigi supersignojn se vi havas problemon vidi ilin:
Povas okazi, ke la specialaj Esperantaj literoj kun supersignoj ne ĝuste vidiĝas en TTT-legilo. Tiam la problemo estas, ke ne ĉiuj bezonataj tiparoj estas instalitaj. Moderna Vindozo (ekde ĉ. 1997) jam enhavas ĉiuj bezonatajn tiparojn, sed se oni ne aparte atentas, povas okazi, ke ne ĉiuj el tiuj tiparoj efektive instaliĝas, kiam oni instalas Vindozon. Tiam oni devas poste kompletigi sian instalon.
Por kompletigi Vindozan instalon vi iru al la "Regpanelo" -> Aldoni/forigi programojn -> Vindoza instalprogramo ("Control Panel" -> "Add/remove programs" -> "Windows setup")
Tie vi povas vidi, ĉu la "Multlingva subteno" estas instalita aŭ ne. Kontrolu ankaŭ, kiuj lingvoj estas instalitaj (duoble alklaku la piktogramon de la multlingva subteno). Plej gravas la Turka lingvo, sed plej bone vi simple elektu tie ĉiujn haveblajn lingvojn. Se vi ne
havas la necesajn aferojn sur Vindoza k-disko, necesas iel havigi ilin. Antaŭe eblis elŝuti Multlingvan subtenon senkoste de la Mikrosofta TTT-ejo, sed nun tiu eblo ŝajne malaperis.
Alia eblo estas instali novan version de la TTT-legilo Internet Explorer. Multlingva subteno, ankaŭ nomata "Tut-Eŭropa" ("Pan-European"), estas elektebla parto de tiu programo. Se oni ne faras kompletan instalon de Esplorilo, tiu Multlingva subteno ne estas inkluzivata.
Ankaŭ gravas, kiu tiparo estas elektita en la TTT-legilo. En la agordomenuo de Esplorilo estas eblo elekti inter diversaj tiparoj. "Arial" kaj "Times New Roman" normale estas taŭgaj, kaj "Courier New" estas bona elekto kiel fikslarĝa tiparo, sed ili funkcias nur se vi
sukcese instalis la Multlingvan subtenon. Gravas la tiparo elektita por "Latin-bazitaj" skriboj (almenaŭ en Esplorilo 5 kaj 6).
Ankaŭ kiam en Linuksaj TTT-legiloj aperas problemoj pri la supersignaj literoj de Esperanto, tio estas kaŭzata de manko en la instalitaj tiparoj. Necesas elekti tiparon, kiu enhavas ĉiujn bezonatajn signojn. En modernaj Linuksoj normale jam ekzistas tiaj tiparoj, sed povas esti, ke vi bezonas kompletigi viajn tiparojn. Se vi havas aliron al Vindoza sistemo, vi povas kopii ekz. "Arial", "Times New Roman" kaj "Courier New" de Vindozo en Linukson.
Esperantaj supersignaj literoj funkcias tre bone en nova Makintoŝo, OS X. En malnovaj sistemoj povas tamen aperi problemoj.