
Sözlüğü açmak için yukarıdaki butona basın. "Yardım Sayfaları"nda sözlüğün kullanımı ile ilgili açıklamalar bulabilirsiniz.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
Esploroj pri la psikopedagogio de lingvo montris, ke por igi la instruon kiel eble plej efika, necesas respekti serion da principoj. Ĉi tiu libro prezentas provon apliki tiujn al la instruado de Esperanto, i. a. la jenajn:
Motivigi la lernanton. La ĉefa faktoro en la sukceso de lingvolernado estas la motivado. Por tiun favori, la libro prezentiĝas kiel aventurromano, en kiu jam en la dua ĉapitro atentokapta okazaĵo tiklas la scivolemon kaj instigas la lernanton legi plu.
Apliki la regulon "ju pli ofta la vorto, des pli frue enkonduki ĝin". La reguleco de Esperanto ebligis tion fari tuj de la komenco. Internacia Kultura Servo en Zagreb havigis la necesajn laŭ-oftecajn vortlistojn, ricevitajn per statistika prilaborado de konversacioj surbendigitaj okaze de diversaj internaciaj kunvenoj.
Ripetadi en malsamaj kuntekstoj. Radiko, vortero aŭ lingva strukturo asimiliĝas des pli senpene, ju pli ofte ĝi ripetiĝas, ĉefe se oni atentas la gravecon ree prezenti ĝin precize en la momento kiam, ne uzate dum iu tempospaco, ĝi emus forgesiĝi. Tiu principio estis observata. Espereble la legantoj bonvolos pardoni la kelkfoje nenaturajn ripetojn, stile ne tre belajn,
kiujn la teksto pro tio enhavas.
Redukti plej severe, en ĉiu instruunuo, la proporcion de novaj lernendaĵoj. Tiel, ĉiu nove enkondukata elemento estas kvazaŭ portata de la tuta kunteksto. En ĉi tiu libro, novaj vortoj aperas tiamaniere, ke, asimilinte la enhavon de la unua ĉapitro, la lernanto jam komprenas almenaŭ 82 procentojn de ĉapitroj 2 ĝis 8; 89 procentojn de ĉapitroj 9 ĝis 12; kaj 92 procentojn de la tekstoj post ĉapitro 12. Fakte, la lasta ĉapitro enhavas nur 3 procentojn da novaj radikoj.
Multajn eble surprizos la diversa longeco de la ĉapitroj. Ĝi fontas el la deziro adaptiĝi al la fakto, ke la mensa kapablo asimili novan materialon ne restas konstante samnivela. La dividoj ene de la ĉapitroj estas simplaj indikoj por helpi la instruanton, nedevigaj.
Ĉi tiu verko ne estis planita por memlernado. Tamen montriĝis, ke personoj kun bona kompreno pri gramatiko sukcese lernis hejme la bazojn de Esperanto uzante ĉi tiun lernolibron kaj la akompanan vortliston, se ili disponis la sporadan helpon de esperantisto.
Ĉi tiu romaneto povas esti uzata ankaŭ kiel la unua legolibro post iu ajn alia kurso.
La aŭtoro. (Claude PIRON)