
Sözlüğü açmak için yukarıdaki butona basın. "Yardım Sayfaları"nda sözlüğün kullanımı ile ilgili açıklamalar bulabilirsiniz.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
La Zagreba metodo estas metodo instrui Esperanton en la unua fazo. Nur por komencantoj. En fino de sepdekaj jaroj en Internacia Kultura Servo en Zagrebo ni konstatis, ke malbonajn rezultojn en instruado de infanoj ni havis ĉefe pro lernolibroj, kiuj estis adaptoj de nacilingvaj lernolibroj por lerni naciajn fremdlingvojn. Ni decidis ellabori novan lernilon, kiu baziĝos je Esperanto mem. Unue Zlatko Tiŝljar ellaboris oftecvortaron baze de parola lingvo, en kiu ni konstatis, ke nur proksimume 500 morfemoj (radikoj + gramatikaj finaĵoj) kovras 95% de la parolata teksto. Tiam la grupo el 4 aŭtoroj ricevis la taskon ellabori lernolibron baze de tiu ofteclisto. La unua versio estis preta en 1979, la dua en 1980. Post elprovadoj kaj sugestoj de multaj instruistoj ni plibonigadis la lernolibron en pliaj tri kroataj eldonoj. Fine ĝi estis tia kia nun. Ĝis nun aperis 8 kroataj eldonoj kun pli ol 50.000 ekzempleroj kaj adaptoj al 26 lingvoj.
Ĝia baza valoro estas, ke oni ne instruas en la komenco balastajn vortojn kaj gramatikon, sed nur tion, kio en la vivo estas nepre necesa. Tial la materialo instruata en la unuaj du lecionoj jam ebligas al ĉiu lernanto mem krei frazojn necesajn por paroli pri la plej elementaj bezonoj, do ĝi stimulas kreadon de la komenco mem.
Bonan amuzon kaj seriozan laboron! 
\La aŭtoroj (Zlatko Tišljar, Spomenka Štimec, Ivica Špoljarec, Roger Imbert)