Oturum aç

Beni hatırla

SÖZLÜK VORTARO*

Sözlüğü açmak için yukarıdaki düğmeye basın. "Yardım Sayfaları"nda sözlüğün kullanımı ile ilgili açıklamalar bulabilirsiniz.

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Yardım: * ? hakkında....

HIZLI MESAJ SERVİSİ TUJMESAĜILO*

Eğer tarayıcınızda Flash desteği yüklüyse, bu hızlı mesaj servisi sayesinde diğer lernu! kullanıcıları ile sohbet edebilirsiniz. Mesaj servisini çalıştırmak için yukarıdaki düğmeye basın. "Yardım Sayfaları"nda daha detaylı bilgi bulabilirsiniz.

Yardım * *

Bu dildeki çeviriler lernu!'nun bu bölümünde güncel değildir.
Güncel olan dil sürümlerinin listesi: eo ar bg ca cs da de el en es fa fi fr he hr hsb hu it ja ko lt nl no pl pt ru sk sl sv zh-cn zh-tw
/ Öğrenim /

Dil soruları

Kiam uzi -iĝ- kaj kiam -ig-?

Klarigo

Transitiva verbo estas verbo, kiu povas havi rektan objekton, t.e. celas iun personon aŭ aferon, kiun oni povas nomi, se oni volas precizigi la sencon de la frazo. Tiuj verboj transirigas la agon de subjekto al objekto.
Netransitiva verbo estas verbo, kiu ne povas havi rektan objekton kaj estas direktita al neniu persono aŭ afero. La netransitivaj verboj povas havi post si nur adjekton aŭ predikativon, sed ne rektan objekton.

La sufikso –ig- estas tipa sufikso por verboj. Ĝi signifas "kaŭzi, ŝanĝi, fari aŭ realigi ion". La radiko, kiu staras antaŭ la sufikso montras la finan rezulton de la ago. La objekto en la frazo kun ig-verbo montras tion, al kio la ago de la verbo estas direktita. La subjekto montras la kaŭzanton de la ŝanĝo.
La verbo kun la sufikso –ig- ĉiam estas transitiva, t.e ĝi ĉiam estas uzata kun senprepozicia rekta objekto. Tiu objekto respondas al la demando "kion?" kaj staras en la formo de akuzativo.

Ŝi purigis la plankon. - Ŝi purigis la plankon.
Li daŭrigis sian laboron. - Li daŭrigis sian laboron.
Ŝi dormigis sian infanon. - Ŝi dormigis sian infanon.
Ni ordigis la ĉambron. - Ni ordigis la ĉambron.
La gepatroj edzigis lin, kiam li havis 16 jarojn. - La gepatroj edzigis lin, kiam li havis 16 jarojn.

La sufikso –iĝ- signifas "transiri al la nova stato, ŝanĝiĝi". Tiu sufikso estas ĉefe uzata por formi verbojn. Parto de la vorto, kiu staras antaŭ la sufikso –iĝ- montras la rezulton de transiro aŭ ŝanĝiĝo. La subjekto montras tion, kio ŝanĝiĝas.
La verbo kun la sufikso –iĝ- ĉiam estas netransitiva, t.e. post ĝi NENIAM povas esti uzata senprepozicia rekta objekto, kiu respondas al la demando "kion?".

Ĉiuj homoj finfine maljunas. - Ĉiuj homoj finfine maljuniĝas.
Hodiaŭ mi vekis je la sepa horo. - Hodiaŭ mi vekiĝis je la sepa horo.
La koncerto komencis ĝustatempe. - La koncerto komenciĝis ĝustatempe.
La pordo malfermis mallaŭte. - La pordo malfermiĝis mallaŭte.
Lia vizaĝo tre ruĝis pro frosto. - Lia vizaĝo tre ruĝiĝis pro frosto.

Ekzercoj

Nivelo 1 Nivelo 2