Oturum aç

Beni hatırla

SÖZLÜK VORTARO*

Sözlüğü açmak için yukarıdaki düğmeye basın. "Yardım Sayfaları"nda sözlüğün kullanımı ile ilgili açıklamalar bulabilirsiniz.

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Yardım: * ? hakkında....

HIZLI MESAJ SERVİSİ TUJMESAĜILO*

Eğer tarayıcınızda Flash desteği yüklüyse, bu hızlı mesaj servisi sayesinde diğer lernu! kullanıcıları ile sohbet edebilirsiniz. Mesaj servisini çalıştırmak için yukarıdaki düğmeye basın. "Yardım Sayfaları"nda daha detaylı bilgi bulabilirsiniz.

Yardım * *

* Subtenu lernu!
lernu! funkcias dank' al via subteno.
Bu dildeki çeviriler lernu!'nun bu bölümünde güncel değildir.
Güncel olan dil sürümlerinin listesi: eo de el en es fa fi fr hsb hu it lt nl no pl pt ru sk sv uk

Esperanto Yaz Kursu

Partoprenantoj de SES-2009
Partoprenantoj de SES-2009

Somera Esperanto-Studado (SES-2010) okazos inter la 2-a kaj la 10-a de julio 2010.

<3a_renk>

La programo konsistos el kelkaj partoj:

  • Antaŭtagmeze - instruado pri Esperanto;
  • Posttagmeze - ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
  • Vespere - Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...


Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 4 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.

Pri la lernu!-programeroj zorgos lernu!-teamo. Eblos ĉeesti prezenton pri lernu.net, pri la traduk-sistemo de la paĝaro k.s. Vi estos bonvena iam ajn demandi aŭ proponi ion ajn, rilate al la paĝaro.

Novaĵoj por 2010:

  • "Flugiloj de malfacila vento" - okazos seminario por instruemuloj! Ĉiujn instruemajn esperantistojn kun relative bona E-nivelo (B1-C1) ni invitas ĉeesti la porinstruistan seminarion, sub la gvido de ILEI-spertuloj. La "Flugiloj"-seminarioj okazas jam ekde la jaro 2003, enkadre de E-aranĝoj (pli da detaloj troviĝas en la parto Instruado).
  • Ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER): B1, B2, C1. Eluzu raran eblon ekzameniĝi pri via Esperanto-scio, laŭ la nova komuna eŭropa referenckadro pri lingvoj (detalojn pri la KER-ekzamenoj vidu ĉe Instruado).
  • Seminario de TEJO "Instigi Kreemon" - tiu ĉi aktivula trejnado celos instigi freŝan pensmanieron kaj krei novajn ideojn aŭ projektojn (pliajn detalojn vidu ĉe Instigi Kreemon).


La fotogalerion de SES 2009 vi trovos ĉi tie.

Vidu ankaŭ tri mallongajn videaĵojn, kiuj skize demonstras la vesperan programon de SES: Tone - Repe, Ritme, Sone, Danc-kurso kaj Atilla koncerto.

Raportoj (artikoloj) pri SES 2009, kiuj aperis en la Esperanto-gazetoj, troveblas ĉi tie.



Yer