Oturum açma

Beni hatırla

SÖZLÜK VORTARO*

Sözlüğü açmak için yukarıdaki butona basın. "Yardım Sayfaları"nda sözlüğün kullanımı ile ilgili açıklamalar bulabilirsiniz.

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

HIZLI MESAJ SERVİSİ TUJMESAĜILO*

Eğer tarayıcınızda Flash desteği yüklüyse, bu hızlı mesaj servisi sayesinde diğer lernu! kullanıcıları ile konuşabilirsiniz. Mesaj servisini çalıştırmak için yukarıdaki butona basın. "Yardım Sayfaları"nda daha detaylı bilgi bulabilirsiniz.

Helpo * *

Traduko de ĉi tiu parto de lernu! ne estas ĝisdata en tiu ĉi lingvo.
Ĝisdataj estas la jenaj lingvoversioj: eo ar bg ca de el en es fa fi fr hsb hu it lt nl no pl pt ru sk sl uk zh-cn zh-tw

Somera Esperanto-Studado

Parto de la partoprenantoj de SES-2007
Parto de la partoprenantoj de SES-2007

Ĉu vi jam scias, kie kaj kiel vi pasigos la nordhemisferan someron? Eble jam venis tempo por ekuzi kaj ekstudi Esperanton ankaŭ ekster la virtuala mondo? Pasintjare sukcese debutinta aranĝo SES ("Slava Esperanto-Studado") iom transformiĝis kaj nun organizantoj proponas al vi novan aranĝon - "Someran Esperanto-Studadon", kiu okazos ĉi-jare inter la 9a kaj 17a de aŭgusto en Modra-Harmónia, Slovakio, kaj kadre de kiu estos aranĝita ankaŭ unua grandskala renkontiĝo de lernu!-uzantoj, helpantoj kaj kreantoj!

La ideo de SES estas fari komunan someran aranĝon, kiu kombinus studadon de Esperanto kun agrabla ferio kaj amuziĝo en internacia etoso kaj kiu estus taŭga kaj por veraj komencantoj, kaj por progresintoj, kiuj volas plibonigi sian lingvokonon. La teamo de lernu! jam delonge revas inviti uzantojn kaj helpantojn de la paĝaro al iu komuna aranĝo, sed ĝis nun ne estis bonaj kondiĉoj por tio. Ŝajnas, ke nun venis la tempo realigi tiun malnovan revon! SES jam havas spertan organizan teamon kaj bonegan ejon perfektan por lingvoinstruado, facile atingeblan de tri eŭropaj ĉefurboj kaj relative proksiman al la urbo kie okazos IJK-2008.

Krom studi Esperanton en diversnivelaj kursoj, gvidataj fare de famaj Esperanto-instruistoj, eblos partopreni buntan posttagmezan programon, koncertumi kaj danci vespere, la tutan tempon praktike utiligi siajn lingvosciojn komunikante kun aliaj partoprenantoj el diversaj landoj, renkonti prizorgantojn de lernu!, lerni pli pri ĝi kaj influi estontan evoluon de la paĝaro, ekskursi, naturumi kaj turismumi (la aranĝo okazos en belega loko apud arbaroj kaj lagoj), sportumi, ludi bilardon kaj multon pli. Venu kaj vi ne bedaŭros!

Jam aperis bulteno de la aranĝo! (DE, EN, EO, RU, SK)

Se vi volas reklami la aranĝon, aldonu ligbutonojn al via paĝaro!



Yer