Oturum açma

Beni hatırla

SÖZLÜK VORTARO*

Sözlüğü açmak için yukarıdaki butona basın. "Yardım Sayfaları"nda sözlüğün kullanımı ile ilgili açıklamalar bulabilirsiniz.

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

HIZLI MESAJ SERVİSİ TUJMESAĜILO*

Eğer tarayıcınızda Flash desteği yüklüyse, bu hızlı mesaj servisi sayesinde diğer lernu! kullanıcıları ile konuşabilirsiniz. Mesaj servisini çalıştırmak için yukarıdaki butona basın. "Yardım Sayfaları"nda daha detaylı bilgi bulabilirsiniz.

Helpo * *

Traduko de ĉi tiu parto de lernu! ne estas ĝisdata en tiu ĉi lingvo.
Ĝisdataj estas la jenaj lingvoversioj: eo ar bg ca cs da de el en eo es fa fi fr he hr hsb hu it ja ko lt nl no pl pt ru sk sl sv uk vi zh-cn zh-tw

Nasıl desteklenir ve yardım edilir?

Ekzistas multaj manieroj helpi al lernu! kaj inter ili troviĝas certe ankaŭ iu por vi, kiu legas ĉi tiun paĝon. Se vi ne trovas ion taŭgan en la malsupra listo aŭ havas aliajn ideojn, vi estas tre bonvena kontakti .

  • Tradukado - se lernu! ankoraŭ ne ekzistas en via lingvo, vi povas ektraduki ĝin kaj se vialingva versio ekzistas, vi povas helpi pri tradukkontrolado kaj ĝisdatigado. Vi povas helpi pri tradukado ankaŭ sen mem bone regi Esperanton, sed tiam ni petas vin skribi al ni pri tio. Alie vi povas legi viki-paĝon por tradukantoj.
  • Lingvohelpado - lingvohelpantoj faras unu aŭ plurajn (laŭ propra elekto) gravajn taskojn por la paĝaro. Ili kontrolas kurskorespondojn de sialingvaj lernu!-uzantoj, respondas iliajn demandojn kaj komentojn aŭ tradukas ilin por ke aliaj povu respondi, gvidas virtualajn lecionojn kaj/aŭ mastrumas nacilingvajn forumojn. Se vi ŝatus helpi pri iu(j) el tiu(j) tasko(j), bv sekvi ĉi tiujn instrukciojn.
  • Vortarredaktado - unu el la plej uzataj partoj de lernu! estas ties vortaroj, sed la vortprovizo estas bedaŭrinde ankoraŭ tre magra por pluraj el la lingvoj en kiuj lernu! ekzistas. Se vi ŝatus helpi pri plibonigo kaj riĉigo de la lernu!-vortaroj aŭ eble permesi al ni uzi vian alicele kreitan vortliston kun tradukoj inter Esperanto kaj alia lingvo, estus bonege! Tiuokaze vizitu la viki-paĝon por vortaristoj.
  • Programado - la ĉefaj programteknikoj uzataj ĉe lernu! estas PHP (kun iom da Smarty), JavaSkripto, Perlo kaj Flaŝo. Se vi havas profundajn spertojn pri ili kaj/aŭ pri XHTML kaj MySQL, ni tre ĝojus se vi skribus al ni.
  • Enhavo - ĉefa parto de ĉiu lernmedio estas kompreneble enhavo, kaj ĉe lernu! ĝi iĝis tiel riĉa dank' al kontribuoj de centoj da individuoj. Se vi havas instrumaterialon, bonajn sondosierojn, bildojn, filmojn ks utilajn por lernado de Esperanto aŭ informiĝo pri ĝi, kaj se vi ŝatus ebligi al (miloj da) aliaj lernu! uzantoj profiti vian materialon, sendu ĝin al ni! (Se via materialo celas nur instruantojn de Esperanto, tiam pli bona loko por publikigi ĝin estas Edukado.net, sed se ĝi estas adaptebla por kaj lernantoj kaj instruantoj, kial ne aperigi ĝin ambaŭloke?)
  • Testado kaj kontrolado - eĉ plej bonaj programistoj, tradukantoj kaj enhavverkantoj foje eraras kaj pro tio gravas bone testi kaj kontrollegi novajn (kaj malnovajn) partojn de lernu!. Tion vi faras jam simple uzante la paĝaron kaj sendante al ni komentojn (ekzemple per la ligilo piede de ĉiu lernu!-paĝo), sed vi povas laŭvole helpi eĉ pli anoncante vin testanto kaj kontrolante ankoraŭ ne publike alireblajn partojn de la paĝaro.
  • Aspektigado - lernu! bezonas multajn bildojn kaj desegnaĵojn. Estas pli agrable legi tekstojn kun ilustraĵoj, pli facile kompreni gramatikon aŭ lerni novajn vortojn kiam klarigoj estas ankaŭ desegnitaj, pluraj butonoj povus esti pli belaj, pluraj paĝoj pli lerte aranĝitaj... Se vi ekhavas inspiron helpi al ni plibeligi lernu!, bonvenon!
  • Informado - kompreneble ni ĝojus se ĉiuj kiuj volas lerni Esperanton scius pri la ekzisto de lernu! kaj ke ĉiuj kiuj ankoraŭ ne scias kio estas Esperanto povus informiĝi pri ĝi. Pro tio ni kreis aron da diversaj informiloj kiujn vi povas uzi se vi emas helpi pri informado. Ni ankaŭ ĝojus aŭdi pri via informagado, se vi emas skribi al ni pri tio.
  • Ideoj kaj komentoj - je la fino ni substreku lastan fojon gravecon de viaj reagoj pri ĉio kio koncernas lernu!. Ne ĉiam ni povas reagi tuje, sed tio ne signifas ke ni forgesis aŭ ignoras tion kion vi skribis al ni. Povas esti ke viaj ideoj eniros laborplanon por la sekva paŝo en evoluo de lernu!, sed ankaŭ povas esti ke (aparte se multaj aliaj uzantoj opinias la samon) ili realiĝas pli frue. Vian opinion pri unuopaj paĝoj aŭ partoj de lernu! plej bonas sendi per la komentligilo sube de ĉiu paĝo kaj ĝeneralan (detalan) opinion pri la paĝaro per la demandaro aŭ (malpli detale) en la gastlibro. Dankon!



Finansal